Manikinsuloj
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Manksinsulo. |

| Manikinsuloj | ||
|---|---|---|
Flago | ||
| insularo, artefarita teritoria unuo [+] | ||
| Akvejo | Manika Markolo | |
| Koordinatoj | 49° 25′ 48″ N, 2° 21′ 0″ U (mapo)49.43-2.35Koordinatoj: 49° 25′ 48″ N, 2° 21′ 0″ U (mapo) | |
| Plej alta punkto | Les Platons [+] | |
| Akvokolektejo | 198 km² (19 800 ha) [+] | |
| Areo | 198 km² (19 800 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 163 857 [+] (2012) | |
| Horzono | UTC±00:00 [+] | |
![]() |
||
| Manikinsuloj | ||
La Manikinsuloj (en diversaj lingvoj ankaŭ nomataj Kanalaj aŭ Normandiaj insuloj, en la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, nomitaj "Normandaj Insuloj")[1] estas insularo situanta en la Manika markolo aŭ "Maniko" inter Anglio kaj Francio, okcidente de la Normandia duoninsulo Cotentin kaj norde de Bretonio. La insularo detale situas en la Sanmala golfo de la Manika markolo. Ĝi konsistas el du duonmemstaraj provincoj (bailiwicks, voktujoj) Guernsey kaj Jersey:
- voktujo
Gernezejo: insuloj Aldernejo (Alderney), Gernezejo (Guernsey) inkluzive najbaraj insuletoj Herm kaj Jethou, Sark inkluzive najbara insuleto Brechou - voktujo
Ĵerzejo: insuloj Ĵerzejo (Jersey) kaj senloĝantaraj najbaraj Minquiers, Ecréhous.
Dum la Manikinsuloj estas relative proksimaj al la franca bordo, proksime al la angla (resp. brita) en la markolo troviĝas la insulo Wight.
Politike la du voktujoj same kiel la Manksinsulo havas apartan statuson rilatan al Britio: ili estas krondependaĵoj de la brita monarkio, crown dependencies, posedaĵoj rekte ligitaj al la reganta reĝo aŭ reĝino de Britio, kiu estas ilia ŝtatestro en sia kvalito de «duko de Normandio». Pri ilia defendo kaj ekstera politiko zorgas Britio, kvankam ili ne estas parto de Britio (kaj ankaŭ ne de la Eŭropa Unio).
Lingve la normanda lingvo estis tie ĉefa ĝis la 19-a jarcento; poste grandiĝanta influo de angloparolantaj enmigrintoj kaj faciliĝanta transporto kondukis al angligado. Ekzistis en tiuj insuloj kvar ĉefaj normandaj dialektoj/lingvoj:
- Aurégnais (Alderneja, formortinta je la fino de la 20-a jc.)
- Guernésiais aŭ Djernésiais (Gernezeja)
- Jèrriais (Ĵerzeja), kaj
- Sercquiais (Sarka, devenanta de la Ĵerzeja).
Galerio
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, nomas la insularon "Normandaj Insuloj" en la vasta, du-paĝa mapo 10. Vidu eltranĉaĵon sube en tiu ĉi paĝo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.gov.gg
- http://www.gov.je
- http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=alderney&zipcode=
- http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=guernsey&zipcode=

| ||||||||||||







