Linhares
| Linhares | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Brazilo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Regiono | Sudorienta regiono | ||
| Subŝtato | |||
| Poŝtkodo | 29900–29916 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 166 786 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 48 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 19° 24′ S, 40° 4′ U (mapo)-19.39866-40.06506Koordinatoj: 19° 24′ S, 40° 4′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 33 m [+] | ||
| Areo | 3504,138 km² (35 041 3.8 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Linhares estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Espirito-Santo. Ĝi troviĝas en mikroregiono de Linhares. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 166 786 loĝantoj sur areo de 3 504,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 48 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas São Mateus, Rio Bananal, Governador Lindenberg, Jaguaré, Sooretama, Marilândia, Colatina, João Neiva kaj Aracruz.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 33 m
- Poŝtkodo: 29900 – 29916
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Linhares situas en sudorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo (la urbo mem laŭ maldekstra bordo de rivero). La municipo etendiĝas laŭ la Atlantiko. Belo Horizonte troviĝas 409, Rio-de-Ĵanejro 508, Nova Iguaçu 511, Salvador de Bahio 734, Guarulhos 807, San-Paŭlo (urbo) 818, Campinas 824, Braziljo 925, Goiânia 1020, Curitiba 1156, Maceió 1281, Recife 1382, Campo Grande 1525, Natalo (Brazilo) 1605, Teresina 1622, Porto Alegre 1629, São Luís 1934, Belém 2198, Manaus 2827 km.


Historio
[redakti | redakti fonton]Oroserĉantoj fondis vilaĝon Linhares en 1800. La vilaĝo estis detruita fare de indiĝenoj, tial la portugaloj apud la vilaĝo fondis ankaŭ kazernon. En 1919 kirko estis konstruita. En 1833 Linhares urbiĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En municipo Linhares la plej granda produktaĵo estas la papajoj (la plej granda produktanto de Brazilo). Menciindas ankaŭ produktadoj de mebloj, petroloj, gasoj, alkoholoj, kakaoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Urbo Linhares havas ponton tra la rivero. La plej grava vojo sekvas la marbordon, tamen iom interne, ne laŭ la oceano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Linhares situas en tropika klimato. La someroj estas pluvaj kaj varmaj, la vintroj sekaj kaj mildaj. Jare pluvas po 1157 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen en novembro pluvas la plej ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 20-29 °C.





