Kelmis

| Kelmis | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
| |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Statuso | Municipo | ||
| Lando | Belgio | ||
| Regiono | Valonio (germanlingva) | ||
| Provinco | Lieĝo | ||
| Arondismento | Verviers | ||
| Poŝtkodo | 4720 | ||
| Retpaĝaro | http://www.kelmis.be | ||
| Urbestro | Luc Frank | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 10 917 (januaro 2016) | ||
| Loĝdenso | 562 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 43′ N, 6° 0′ O (mapo)50.7166666666676Koordinatoj: 50° 43′ N, 6° 0′ O (mapo) | ||
| Areo | 18,12 km² (1 812 ha) | ||
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Kelmis ( germane: [KELmis] aŭ france La Calamine) estas municipo en germanlingva Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 917 loĝantojn. La municipo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.
Ekde 1977 la municipoj Neu-Moresnet kaj Hergenrath apartenas al Kelmis, kiu estas la ĉefa municipo.
La ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Brila pejzaĝo allogas: en la sudo la Altaj Torfmarĉoj kaj la Dukarbaro, en la nordo kaj oriento la Projsarbaro kaj en la okcidento la Hervena Plataĵo. Kelmis kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas ĉion por garantii belajn feriojn: ripozlokojn, ekskursojn, vidindaĵojn, kastelojn, monumentojn, folkloron, tradicion, vivkulturon kaj gastronomion.


Detala artikolo sub Neŭtrala Moresnet.
Kelmis estas la tuŝpunkto de tri landoj, tri lingvoj kaj tri kulturoj: la germana, la franca kaj la nederlanda. Proksimume 10 minutojn aŭtomobile situas la malnova imperia urbo Akeno. De tie, post ĉirkaŭ 15 minutoj oni estas en Nederlando kaj duonan horon daŭras la vojaĝo al Lieĝo.La trilanda punkto estas la loko, kie la limoj de tri landoj nome Belgio, Germanio kaj Nederlando unu la alian trovas. Reciprokaj teritoriaj pretendoj kreis senŝtatan triangulon[1]. De 1816 ĝis 1919 oni ofte parolis pri la kvarlanda punkto, ĉar la norda pinto de Neŭtrala Moresnet (Kelmis) ankaŭ al tiuj tri landoj tuŝis.
En la plej alta loko de Nederlando (332,5 m), la monteto Vaalserberg, staras tri limoŝtonoj, po unu por ĉiu el la tri landoj: la limoŝtonoj de la Reĝlando Belgio, de la Konfederacia Germanio kaj de la Reĝlando Nederlando. Kelkajn paŝojn pli malproksime staras la kvara limoŝtono, kiu estas la vera trilanda punkto kiu ankaŭ montras la limon de Neŭtrala Moresnet inter 1816 kaj 1919.
Jam delonge la trilanda punkto estas alloga vojaĝcelo. Hodiaŭ venas granda nombro da turistoj al ĉi tiuj monumentoj kaj al ĉi tiu kvieta loko. Tie oni trovas profundan kvietecon. Bone prizorgataj vojetoj invitas la vizitantojn por promeni en la arbaregoj.
Muzeo "Vieille Montagne"
[redakti | redakti fonton]La muzeo "Vieille Montagne" (Malnova Monto)" anstataŭas la iaman (kaj fermitan) muzeon pri la valo de la rivero Gueule.
La nova muzeo Vieille Montagne rakontas la historion pri zinkminejoj en nia regiono kaj ĝiaj politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj. Oni tie malkovras la nekredeblan historion de la neŭtrala teritorio de Moresnet (1816-1919) kaj la kreon de la anonima societo "Vieille Montagne".
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Unu el la ĉambroj estas dediĉita al geologio kaj ekologiaj konsekvencoj de minado. En ĝi angulo rilatas al iama Amikejo kaj la lingvo Esperanto: tekstoj, fotoj, sonbendo, vortludo per kuboj.
La muzeo estas malfermita de merkredo ĝis sabato de la 13-a horo ĝis 17-a horo kaj dum la 1-a kaj 3-a dimanĉo de la monato de la 10-a horo. ĝis la 17-a horo.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Marc Reichwein, Das einzige Land der Welt, das Esperanto sprach, Welt, 06.03.2017
| ||||||




