Saltu al enhavo

Ultrasono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo priskribas ultrasonon en fizika senco. Por la ĉiutaga parolo ultrasona ekzameno signifas ofte ekzamenojn de gravedeco legu sonografio

Ultrasono signifas sonon super la homa aŭdkapablo, kun frekvencoj inter 20 kHz kaj 1 000 MHz. Tonoj kun pli alta frekvenco nomiĝas kiel hipersono. Por la homo aŭdeblaj, percepteblaj sonoj estas la infrasonoj. La ultrasonaj ondoj estas elastaj, harmonikaj, tridimensiaj, daŭraj longitudaj ondoj. Ili povas disvastiĝi en gasoj, likvaĵoj kaj solidaĵoj.

Ultrasono estas por homoj ne aŭdebla, ĉar la homa orelo ne perceptas la frekvencojn super 20 kHz. Nur kelkaj bestoj kiel hundoj, delfenoj kaj kelkaj insektospecioj kapablas aŭdi la ultrasonon. La plej bonan aŭdorganon posedas vespertoj, kiuj la ultrasonon ne nur aŭdas, sed ankaŭ produktas ĝin kaj per la eĥo povas sin orientiĝi.

Por la produktado de ultrasono konvenas oscila kvarco, kiu ekscititas per returno de la piezo-efiko al oscilado. Oni almetas je kvarco alternan tension kun la dezirita oscila frekvenco.

Angla diagramo pri sonaro

Ultrasono trovas aplikon en tekniko kaj medicino:

La homoj pensas ofte, la dispecigo de la renoŝtonoj estas dankebla al la ultrasono, sed fakte tio okazas per akustika puŝondoj, kiujn oni nomas malĝuste ultrasonaj puŝondoj.