Saltu al enhavo

Xiamen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sjamen)
Larĝa panoramo de Xiamen
Xiamen

emblemo

subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio
urbego
duanivela urbo
city specifically designated in the state plan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 361000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 163 970  (2020) [+]
Loĝdenso 3 039 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo)24.479722222222118.08194444444Koordinatoj: 24° 29′ N, 118° 5′ O (mapo) [+]
Areo 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+]
Xiamen (Fuĝjano)
Xiamen (Fuĝjano)
DEC
Situo de Xiamen
Xiamen (Ĉinio)
Xiamen (Ĉinio)
DEC
Situo de Xiamen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xiamen [+]
v • d • r

Xiamen (ĉine 廈門市/厦门市, pinjine: Xiàmén, en la loka dialekto de la hokla lingvo Ē͘-mûi), en Esperanto iom aŭdace laŭ la Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago Hiameno[1] estas subprovincnivela kaj prefektujnivela milionurbo, marhaveno kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.

Insulo Gulangyu, aŭ Insulo Kulansu (normĉine: 鼓浪嶼,鼓浪屿, pinjino Gǔlàngyǔ) estas marborda insulo en la Tajvana Markolo, situanta en la urbo Xiamen. Ekde 1845 ekzistas eŭropa setlejo ĉi tie.

La insulo Xiamen

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Xiamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbego konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.

Xiamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.

Xiamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.

Universitato en Xiamen

La subprovincnivela urbego estas ankaŭ universitata urbo.

Xiamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.

Stacidomo de Xiamen

Xiamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.

La Metroo de Xiamen ekfunkciis la 31-an de decembro 2017.

Templo kaj biblioteko en Xiamen
Strato en Xiamen

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Hungara kaj angla Vikipedioj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Hiameno" en la vasta, du-paĝa mapo 23.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Mozaikbildoj pri Xiamen (financa urboparto, universitato, domo en la insulo, la ponto)