Reus
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reus (stacidomo). |

| Reus | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Katalunio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 43200–43206 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Sandra Guaita Esteruelas | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 111 601 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 2 114 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 41° 9′ N, 1° 7′ O (mapo)41.154871.10871Koordinatoj: 41° 9′ N, 1° 7′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 117 m [+] | ||||
| Areo | 52,8 km² (5 280 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||

Reŭzo aŭ Reus[1] (prononco en la kataluna: [rɛʊz]) estas municipo de Katalunio, Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la komarko (distrikto) de Baix Camp en Tarragona kaj en la metropolita areo nome Camp de Tarragona, kun alteco inter 114 kaj 142 m sur la marnivelo. Ĝia loĝantaro estas 107 770 loĝantoj (2008). Ĝi situas je 14 km de Tarragona.
La urbo
[redakti | redakti fonton]La centro de la urbo estas la Placo Prim. La Urbodomo estas en la alia placo de la centro: Placo de Mercadal (antaŭe Placo Hispanio). La Placo de la Llibertat (antaŭe Placo de Martiroj), renovigita en 2003, ne estas tiom vigla. La antikva kerno estas inter la Ravales de Robuster, de Sant Pere, de Jesús, de Martí Folguera, de Pallol kaj de Santa Anna, zono konata kiel "Tomb de Ravals". La du senaŭtaj stratoj kiuj ligas la Placon Prim kun la Placo Mercadal formas la komercan akson de la urbo: strato Monterols kaj strato Llovera, kiu kun la "Tomb de Ravals" donas al Reus grandan komercan karakteron. Oni ĵus inaŭguris komercejon nome "Pallol" situa en la antikva centro de la urbo.




