Plan International
| Plan International | ||
|---|---|---|
| organizaĵo por helpado internacia ne-registara organizaĵo ne-registara organizaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
| Komenco | 1937 vd | |
| Landoj | Usono vd | |
| Sidejo | Woking | |
| Moto | Gibt Kindern eine Chance | |
| Fondintoj | John Langdon-Davies vd | |
| Filioj | Plan International UK (en) Plan International Nederland (mul) Plan International Japan (mul) Plan Ireland (en) Plan International France (mul) Plan Norge (mul) Plan International Finland (mul) Plan Danmark (mul) Plan Korea (mul) Plan Brazil (mul) Plan International Schweiz (mul) Plan International Australia (mul) Plan International Deutschland (mul) Plan USA (en) Plan International Canada (mul) Plan International España (en) Plan International Belgium (en) Plan International Österreich (en) Plan International Sverige (mul) Plan Indonesia (mul) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Plan International (mallonge Plan) estas internacia neregistara, neprofitcela organizaĵo laboranta en 50 landoj en Afriko, Azio, Norda kaj Sudameriko por protekti infanajn rajtojn. [1] En 2013, la agadoj de la organizaĵo atingis 78 milionojn da infanoj en 90 229 komunumoj. La organizaĵo estas unu el la plej grandaj en la mondo fokusitaj pri infanoj, kun proksimume 600 000 volontuloj kaj 21 naciaj organizaĵoj respondecaj pri kolektado de mono kaj informado de la loĝantaro en siaj landoj. [2]
Temas pri nereligia kaj ideologie sendependa evolu-kunlabora kaj humanitara helpo- organizo dediĉita al la antaŭenigo de la rajtoj kaj ŝancoj de infanoj tutmonde, precipe egalajn ŝancojn por knaboj kaj knabinoj.
La organizaĵo emfazas komunuman engaĝiĝon kiel rimedon por kontentigi la bezonojn de infanoj tra la mondo. La NRO fokusiĝas al edukado, ekonomia sekureco, akvo kaj sanitaraĵoj, sano, seksa sano (inkluzive de HIV), krizhelpo kaj infanprotekto. Ĝi trejnas specialistojn pri katastrofpreteco, respondo kaj resaniĝo, kiuj provizis helpon en multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Haitio [3], Kolombio [4] kaj Japanio [5].
La organizaĵo estas agnoskita de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kiel privata kaj sendependa organizaĵo kaj estas membro de la Konsila Komitato de Neregistaraj Organizoj ĉe UNICEF ekde 1987.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plan-international.org. Plan-international.org.
- ↑ Plan International Worldwide Annual Review 2024. Arkivita el la originalo je May 28, 2022. Alirita February 4, 2022 .
- ↑ Source: Content partner // Plan International (2011-01-06) 'What Haiti needs now - "Safety, schooling and jobs", says Plan' | Reuters AlertNet. Trust.org. Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2012-01-27 .
- ↑ Source: member // Plan UK (2011-03-31) 'Devastation caused by Colombian floods worse than feared' | Reuters AlertNet. Trust.org. Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2012-01-27 .
- ↑ Source: member // Plan UK (2011-03-29) Japan: Plan reaches out to families in evacuation centres | Reuters AlertNet. Trust.org. Arkivita el la originalo je 2012-04-06. Alirita 2012-01-27 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Plan International – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

