Saltu al enhavo

Pelignoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelignoj
historia etno
Italikoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
v • d • r

La Pelignoj (latine Paeligni aŭ Peligni) estis antikva tribo en Abruco, en la itala duoninsulo.

En romiaj dokumentoj ili estas menciitaj ekde la jaro -325 antaŭ nia erao. Ekde -305 ĝis -302 antaŭ nia erao ili estis devigitaj esti aliancanoj de Romo.[1] Ili postlasis enskribaĵojn en propra, dum la tempo de la Romia Imperio jam pereinta dialekto. En Sulmona kaj en Corfinium estis du centraj urboj. Corfinium estis dum la interna interaliancana milito (Bellum Marsicum, inter 91-88 a.K.) la ĉefurbo. Tiam ĝi portis la nomon Italica.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Tito Livio ix. 45, x. 3, and Diodoro Sicilia xx. 101.