Originaleco
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun origin- [1] |
Originaleco [2] estas la aspekto de kreado aŭ inventado de verkoj, kiuj estas novaj aŭ originalaj, kaj tial distingeblaj de reproduktaĵoj, falsaĵoj kaj kopioj. Originala verko ne estas verko ricevita de aliaj aŭ verko kopiita kaj bazita sur la verko de alia. La termino "originaleco" kutime estas donata kiel komplimento al la kreivo de artistoj, verkistoj, pensuloj kaj pli.
La moderna ideo pri originaleco estas laŭ iuj akademiuloj ligita al Romantikismo, [3] per nocio ofte nomata romantikisma originaleco.[4][5][6] La valideco de "originaleco" kiel funkcia koncepto estis pridubata. Ekzemple, ne ekzistas klara limo inter "derivaĵo" kaj "inspirita de" aŭ "laŭ la tradicio de".
La koncepto de originaleco estas kaj kulture kaj historie kontingenta. Ekzemple, neatribuita ripetado de publikigita teksto en unu kulturo povus esti konsiderata plagiato, sed en alia kulturo povus esti rigardata kiel konvencio de admiro. En la tempo de Shakespeare, estis pli ofte aprezi la similecon kun admirata klasika verko, kaj Shakespeare mem evitis "nenecesan inventon".[7][8][9]Nur komence de la 18-a jarcento la koncepto de originaleco fariĝis idealo en okcidenta kulturo.[7][10]
Laŭleĝaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]En kopirajta juro, originaleco estas sojla postulo por la protekto de verkoj, sed la signifo de la postulo tie diferencas de la ĉiutaga uzo de la esprimo, kaj estas ke la origino de la verko kuŝas ĉe la persono kiu asertas esti aŭtorita ĝin. Ekzemple, verko kiu baziĝas tute sur la verko de alia persono ne estas originala. Verko, kiu estas esence bazita sur alia verko, sed ankaŭ enhavas proprajn originalajn elementojn, estos konsiderata "derivita verko", kaj la originalaj partoj povas esti elekteblaj por jura protekto.
Patentjuro havas malsaman sojlopostulon, pri novigado aŭ inventema progreso, kiu postulas tre altan nivelon de originaleco. Patentleĝo havas pliajn sojlopostulojn.
Kognaj aspektoj
[redakti | redakti fonton]Originaleco ankaŭ povas esti esprimita en kognaj procezoj. Ekzemple, originala pensado ebligas la produktadon de novaj kaj netradiciaj ideoj.[11] Sekve, kreiva pensado konsistas el originaleco, fleksebleco kaj utileco.[12]
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Gregory, Elizabeth (1997) Quotation and Modern American Poetry: Imaginary Gardens with Real Toads
- Macfarlane, Robert (2007) `Romantic' Originality, in Original copy: plagiarism and originality in nineteenth-century literature, March 2007, pp. 18–50(33)
- Smith, Logan Pearsall (1924) Four words: romantic, originality, creative, genius, Oxford, Clarendon Press
- Waterhouse, Francis A. (1926) Romantic 'Originality' in The Sewanee Review, Vol. 34, No. 1 (Jan., 1926), pp. 40–49
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV:" origin1o
1 Punkto, de kiu io evoluis k disvolviĝis: «la origino de la specioj» estas la ĉefverko de Darvino; studoj pri la origino de Kristanismo; hipotezoj pri la origino de la homo; vorto de latina origino; jen la origino de tiu nacio, de lia riĉeco, de la proponita projekto. ☞ genezo.
2 Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo: viro de humila origino; ŝi estis de sklava, nobela origino. ☞ deveno.
3 ∆ La sekcopunkto de la koordinataj aksoj en kartezia koordinatsistemo; la nulo en vektora spaco.
origina. Apartenanta aŭ rilata al la origino de io: la origina lingvo de la homaro; konservi al frukto ĝian originan guston; la origina peko (✞ kulpita de la unua homparo k dividata de ilia devenantaro).
origine. Ĉe la origino: kontrakto origine falsita.
origini (ntr) Deveni de: lia familio originas el Napoleono la 1a." - ↑ PIV:
"
original1o
1 Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kc: mi faris la tradukon, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn tradukojn Z; el la originalo tradukis d-ro L. L. Z. Z; ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie (sur desegno) mizere k malsane Z; redoni la ideon k karakteron de la originalo Z; kompari la kopion kun la originalo de la kontrakto; (f) ne konante la originalon (la modelon), mi adoris tiun ĉi portreton.
2 (ark.) = originalulo: teruraj originaloj: vi mortus de ridado! Z.
originala
1 Prezentanta la unuan primitivan formon de io, kontraste kun kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; originale verkita de […] Z. ☞ aŭtentika.
2 Tia, kia ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra menso: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta k pensanta Z; originala stilo.
3 Ne simila al aliaj k iom stranga: kelkaj vivis kiel maljunaj fraŭloj k havis tute originalan pensmanieron k strangajn kutimojn Z; ĉu li ĉiam skribas tiel originale k afekte?
4 (evi) = origina: se la adverbo estas ne devena, sed originala […] Z.
originalaĵo. Ago, faro originala, strangeta.
originaleco. Eco de io, iu originala: ne intermiksu originalecon kun genieco.
originalulo. Homo originala (ĝenerale 3): granda originalulo li estas Z." - ↑

„ Modernist concern with issues of originality develops out of modernism's relation to romanticism, the romantics having invented the notion of originality as we know it. ” „ Modernisma zorgo pri temoj de originaleco disvolviĝas el la rilato de modernismo al romantismo, la romantikuloj inventis la nocion de originaleco kiel ni konas ĝin. ” — Gregory (1997) pp. 12-13 - ↑ Smith (1924)
- ↑ Waterhouse (1926)
- ↑ Macfarlane (2007)
- 1 2 Lynch, Jack (2002) The Perfectly Acceptable Practice of Literary Theft: Plagiarism, Copyright, and the Eighteenth Century, in Colonial Williamsburg: The Journal of the Colonial Williamsburg Foundation 24, no. 4 (Winter 2002–3), pp. 51–54. Also available online since 2006 at Writing World.
- ↑ Royal Shakespeare Company (2007) The RSC Shakespeare - William Shakespeare Complete Works, Introduction to the Comedy of Errors, p. 215 quote:
- ↑ Lindey, Alexander (1952) Plagiarism and Originality
- ↑ Edward Young (1759) Conjectures on Original Composition
- ↑ Boot, N., Baas, M., van Gaal, S., Cools, R., & De Dreu, C. K. (2017). Creative cognition and dopaminergic modulation of fronto-striatal networks: Integrative review and research agenda. Neuroscience & Biobehavioral Reviews, 78, 13-23.
- ↑ Faust‐Socher, A., Kenett, Y. N., Cohen, O. S., Hassin‐Baer, S., & Inzelberg, R. (2014). Enhanced creative thinking under dopaminergic therapy in Parkinson disease. Annals of neurology, 75(6), 935-942.