Michael Johnson
| Michael Johnson | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Michael Duane Johnson |
| Naskiĝo | 13-an de septembro 1967 (59-jaraĝa) en Dallas |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Sankta Rafaelo |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato Baylor Skyline High School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Armine Shamiryan (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | mallongdistanca kuristo atleto sportisto |
Michael Duane JOHNSON (la 13-an de septembro 1967) estas iama usona atleto, olimpika ĉampiono (Barcelono 1992, Atlanta 1996 kaj Sidnejo 2000 ) kun 4 oraj medaloj, mondĉampiono (Tokio 1991, Stutgarto 1993, Göteborg 1995, Ateno 1997 kaj Sevilo 1999) havas 8 orajn medalojn, la nunan mondan rekordon (2017) en la 4x400-metra stafetado, kaj la pasintan mondan rekordon en la 200-metra kurado kaj la 400-metra kurado [1].
Johnson dufoje gajnis la titolon de Monda Atleto de la Jaro nome de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) en 1996 kaj 1999 . Konata pro lia unika kurstilo: vertikala dorso kaj malgrandaj paŝoj, kiuj gajnis al li la kromnomon "anaso". Konsiderita de multaj kiel unu el la plej grandaj kurtdistancaj kuristoj iam ajn [2] [3] [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Johnson profile. Baylor University (2008). Arkivita el la originalo je 13a de Septembro, 2008. Alirita 5a de Junio, 2008 .
- ↑ Michael Johnson Track & Field Hosts Michael Johnson Classic. Baylor Bears. Alirita 11a de Oktobro, 2019 .
- ↑ Michael Johnson. USA Track & Field.org (24a de Januaro, 2001). Arkivita el la originalo je 2023-02-03. Alirita 11a de Oktobro, 2019 .
- ↑ . Michael Johnson net worth: Olympic champion and BBC commentator has earned millions. Daily Express (30a de Julio, 2021). Alirita 2021-08-01 .

