Melanerpoj
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Melanerpoj estas la birdoj de la familio de pegedoj apartenantaj al genro Melanerpes, kiuj ĝenerale estas tre buntaj pegoj, kun klare limigitaj kolorpartoj, tre ofte kun dorsoj ĉu nigraj ĉu strinigraj, ruĝaj kapoj aŭ kronoj kaj blankaj subaj partoj. Temas pri mezgrandaj pegoj de 15 al 18 cm longaj. Ili disvastiĝas tra tuta Sudameriko kaj Centrameriko ekde Suda Usono suben.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Melanerpes enkondukis la angla ornitologo William Swainson en 1832 kiel hejmo por la Ruĝkapa melanerpo (Melanerpes erythrocephalus).[1] La genronomo kombinas la grekajn vortojn melas kun la signifo "nigra" kaj herpēs kun la signifo "grimpanto".[2] La genro formas parton de la granda tribo Melanerpini, kiu inkludas ankaŭ la nordamerikajn sevsuĉulojn de la genro Sphyrapicus kaj la monotipan genron Xiphidiopicus kiu enhavas nur la Kuban pegon (X. percussus).[3]
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]La membroj de la genro Melanerpes estas malgrandaj ĝis mezgrandaj pegoj troveblaj ekskluzive en la Nova Mondo. Iuj estas endemiaj en Karibio kaj inkluzivas speciojn el Hispaniolo, Porto-Riko, Jamajko kaj Gvadelupo; unu subspecio, la pego de Grand-Bahamo (M. superciliaris bahamensis), formortis en la 1950-aj jaroj. La plej multaj specioj devenas el Mez- kaj Sud-Ameriko.[4] La plej multaj specioj havas okulfrapajn nigrajn kaj blankajn markojn, kun iuj areoj de ruĝo kaj flavo.[5] Iliaj bekoj estas longaj, pintecaj kaj foje kurbaj. Ĉe multaj specioj ambaŭ seksoj diferencas kaj laŭ koloro kaj laŭ grando.[4]
Iuj specioj, kiel la Glanpego kaj la Flavtufa melanerpo, estas sociemaj: ili serĉas manĝaĵon en grupoj, komunikas per voĉoj kaj nestas komunume. Ili havas komplikajn reproduktajn sistemojn, kiuj inkluzivas plenkreskajn helpantojn (kiuj mem ne reproduktiĝas) helpantajn ĉe la idozorgado. Kiel ĉe aliaj pegoj, insektoj konsistigas grandan parton de la dieto – ĉe iuj specioj kaptataj dumfluge –, sed ankaŭ fruktoj estas manĝataj grandkvante, kaj iuj specioj konsumas sevon. Ĉiuj nestas en kavoj, kiujn ili elfosas en arboj; la Ruĝkrona melanerpo kaj la Hofmana melanerpo estas nekutimaj pro tio, ke ili foje eniras siajn kavojn dorsdirekte.[5]
Specioj
[redakti | redakti fonton]
La 23 specioj estas la jenaj:[6][7]
- Blanka melanerpo aŭ Blanka pego, Melanerpes candidus, Surinamo, Franca Gujano, Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj Argentino.
- Luiza melanerpo aŭ Ruĝmaska pego, Melanerpes lewis, okcidenta kaj centra Usono.
- Gvadelupa melanerpo aŭ Gvadelupa pego, Melanerpes herminieri, Arkipelago Gvadelupo.
- Puertorika melanerpo aŭ Puertorika pego, Melanerpes portoricensis, Puertoriko.
- Ruĝkapa melanerpo aŭ Ruĝkapa pego, Melanerpes erythrocephalus, suda Kanado kaj la orient-centraj Usono.
- Glanpego aŭ Glana pego, Melanerpes formicivorus, Oregono, Kalifornio kaj sudokcidenta Usono, suden tra Mezameriko ĝis Kolombio.
- Flavtufa melanerpo aŭ Flavokula pego, Melanerpes cruentatus, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo.
- Flavafrunta melanerpo aŭ Flavafrunta pego, Melanerpes flavifrons, Brazilo, Paragvajo kaj la plej nordorienta Argentino.
- Ornuka melanerpo aŭ Ornuka pego, Melanerpes chrysauchen, Kostariko kaj okcidenta Panamo.
- Bela pego, Melanerpes pulcher, Kolombio.
- Nigravanga melanerpo aŭ Nigravanga pego, Melanerpes pucherani, Sudorienta Meksiko suden ĝis okcidenta Ekvadoro.
- Blankfrunta melanerpo aŭ Blankfrunta pego, Melanerpes cactorum, Bolivio, Paragvajo kaj Argentino.
- Stria melanerpo aŭ Hispaniola pego, Melanerpes striatus, Hispaniolo (Haitio kaj Domingo).
- Jamajka melanerpo aŭ Jamajka pego, Melanerpes radiolatus, Jamajko.
- Orvanga melanerpo aŭ Orvanga pego, Melanerpes chrysogenys, Meksiko.
- Grizbrusta melanerpo aŭ Grizbrusta pego, Melanerpes hypopolius, sudokcidenta Meksiko.
- Jukatana melanerpo aŭ Jukatana pego, Melanerpes pygmaeus, Belizo kaj Meksiko.
- Ruĝkrona melanerpo aŭ Ruĝkrona pego, Melanerpes rubricapillus, Kostariko, Panamo, Kolombio, Venezuelo, Gujanoj kaj Tobago.
- Saguara melanerpo aŭ Kakta pego, Melanerpes uropygialis, sudokcidenta Usono kaj okcidenta Meksiko.
- Hofmana melanerpo aŭ Hofmana pego, Melanerpes hoffmannii, suda Honduro suden ĝis Kostariko.
- Orfrunta melanerpo aŭ Orfrunta pego, Melanerpes aurifrons, Teksaso kaj Oklahomo en Usono, tra Meksiko, Belizo, Gvatemalo, Salvadoro, Honduro kaj norda Nikaragvo.
- Karolina melanerpo aŭ Karolina pego, Melanerpes carolinus, orienta Usono.
- Nigrabrova melanerpo aŭ Nigrabrova pego, Melanerpes superciliaris, Bahamoj, la Kajmanaj Insuloj kaj Kubo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Swainson, William. (1831) Fauna boreali-americana, or, The zoology of the northern parts of British America : containing descriptions of the objects of natural history collected on the late northern land expeditions under command of Captain Sir John Franklin, R.N.: Part 2, The Birds. dato de 1831, sed publikigita en 1832.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.
- 1 2 (2010) Woodpeckers. Bloomsbury Publishing. ISBN 978-1-4081-3504-4.
- 1 2 Gorman, Gerard. (2014) Woodpeckers of the World: A Photographic Guide. Firefly Books. ISBN 978-1770853096.
- ↑ Woodpeckers. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (February 2025). Alirita 11a de Marto 2025 .
- ↑ Ornitologia taksonomio Por la dua nomo.
- BERNIS, F., DE JUANA, E., DEL HOYO, J., FERNÁNDEZ-CRUZ, M., FERRER, X., SÁEZ-ROYUELA, R. & SARGATAL, J. Nombres en castellano de las aves del mundo recomendados por la Sociedad Española de Ornitología (Sepa parto: Pegoformaj). Ardeola 49(1), 2002, 121-125.
| ||||||||||||||||||


