Sireno (fiŝvirino)
| Sireno | |
|---|---|
| waterwoman • merfolk | |
| Verko | The Yellow Dwarf |
| Informoj | |
| Eble sama | Pharaonka • sireno |
| Sekso | ina |


Marvirino aŭ sireno estas mara fikcia estaĵo apartenanta al legendo kaj folkloro, kiu aspektas kiel virino kun fiŝa vosto anstataŭ kruroj.
Marvirinoj aperas en multaj literaturaj kaj kinaj verkoj. Unu el la plej famaj estas "La Marvirineto" de Hans Christian Andersen.
Ligo kun sirenoj el greka mitologio
[redakti | redakti fonton]Origine, en la klasika antikveco, oni reprezentis sirenojn kiel miksaj estaĵoj kun vizaĝo aŭ eĉ torso de virino kaj korpo de birdo (similaj al Ba de la Egipta Mitologio) kiuj loĝis en rokeca insulo; el la Mezepoko tiuj estaĵoj estis reprezentitaj kun fiŝeca aspekto: belaj virinoj kun fiŝa vosto anstataŭ kruroj kiuj vivis en profundaj akvoj. Ambaŭokaze al ili oni atribuis nerezistindan melodian voĉon per kiu ili freneze allogis maristojn.
|
Pro tiu duobla formo laŭ kiu ili estis komprenita laŭlonge de la historio, multaj nelatinidaj lingvoj distingas la klasikan sirenon (birdovirino, en angla siren, en germana Sirene) de la sireno fiŝovosta (en angla mermaid,en germana Meerjungfrau). Dume latinidaj lingvoj uzas saman esprimon por ambaŭ konceptoj.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- La virineto de maro estas la titolo de la zamenhofa traduko de la fama fabelo de Andersen.
- Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 39-an ĉapitron Fabelo el Irlando al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas irlandan fabelon pri "mar-feino".[2]
- Marvirinstrato estas originala esperantlingva novelaro de Tim Westover, kiu enhavas diversajn fabelajn novelojn. Ĝi enhavas interalie la samtitolan novelon Marvirinstrato, en kiu la knaba ĉefrolulo renkontas virinon, kiun li kredas esti marvirino. Ankaŭ enestas la novelo Nia Bestoĝardeno, kiu temas pri fabelbesta bestoĝardeno, kiu havas interalie marvirinon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biblia y traducción (36): «Y cantarán las sirenas en aquellos lugares» de Juan Gabriel López Guix, en Centro Virtual Cervantes. Alirita la 2an de Aprilo 2023.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 311-316.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Marvirineto de Hans Christian Anderson Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine esperante

