Lengo
| Lengo · بندر لنگه | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Irano | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Provinco | provinco Hormozgano | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 30 435 (2016) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 26° 34′ N, 54° 53′ O (mapo)26.562066854.883817Koordinatoj: 26° 34′ N, 54° 53′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 12 m [+] | ||
| Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
| Alia projekto | |||

Lengo[1] - perse بندر لنگه, prononco [Bandar Lengeh] - estas urbo de Irano. Ĝi apartenas al la provinco Hormozgano kaj situas rekte ĉe la bordo de la persa golfo. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 30 435 loĝantoj, kaj en la samnoma distrikto Lengo vivis laŭ la censo de 2016 159 358 loĝantoj sur areo de 6 717 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km².[2] En la distrikto krom la urbo Lengo aŭ Bandar Lengeh ankoraŭ estas simile grandaj urboj Kīŝ (کیش, sur samnoma insulo de la persa golfo) kaj Kong (کنگ, iom pli oriente ol Lengo), kaj krome estas du pli malgrandaj urbetoj Bandar-e Chārak kaj Lamazān.
Konsiderante la fakton, ke vere tre limigita nombro de urboj ricevis esperantigon en la mapoj de la Poŝatlaso de la mondo, la elekto konsidereblas aparta honorigo, kaj sekve nepre estu almenaŭ komenca esperanta paĝo pri la urbo en Vikipedio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Lengo" en la du-paĝa mapo 20.
- ↑ areo kaj aktuala nombro de loĝantoj el la retejo citypopulation.de (angle, germane)
la mapo de centra suda Irano norde de la Ormuza markolo el la Poŝatlaso de la mondo de 1971 bone montras la nomon Lengo |






