Saltu al enhavo

Korea lingvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Koree)
Korea lingvo
한국어, 조선말
Hangugeo, Chosŏnmal
Mapo
natura lingvo • moderna lingvo
korea lingvaro
Parolata en Sud-Koreio, Nord-Koreio, Ĉinio
Parolantoj 77 300 000[1]
Skribo Ekskluziva uzo de Hangul (Nord-Koreio), miksaĵo de Hangul kaj Hanja (Sud-Koreio), aŭ Cirila alfabeto (malpli uzata en Goryeomal)
Lingvistika klasifiko
Neklasifikita: eble membro de la altaja lingvaro aŭ lingvo izolita
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Sud-Koreio,  Nord-Koreio
Reguligita de Sud-Koreio:
Gungnip-gugeowon (Nacia Instituto de la Korea Lingvo,
국립국어원)

Nord-Koreio:
Sahoe Kwahagwŏn Ŏhak Yŏnguso
(사회 과학원 어학 연구소)

Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ko
  ISO 639-2 kor
  ISO 639-3 kor
  Glottolog kore1280
Angla nomo Korean
Franca nomo coréen
Vikipedio
v • d • r

La korea lingvo (koree: 한국어/조선말; vidu malsupre) estas la oficiala lingvo de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ unu el la du oficialaj lingvoj en la Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano en Ĉinio. Ĉirkaŭ 80 milionoj da koreoj parolas la korean lingvon, kun grandaj grupoj en diversaj postsovetiaj ŝtatoj, kaj ankaŭ en diasporo en Ĉinio, Aŭstralio, Usono, Kanado, Brazilo, Japanio, kaj pli lastatempe, Filipinoj.

La genealogia klasifiko de la korea lingvo estas debatata. Multaj lingvistoj konsideras ĝin membro de la altaja lingvaro, sed iuj konsideras ĝin esti izolita lingvo. Ĝi estas aglutina en ĝia morfologio kaj SOV (subjekto-objekto-verbo) en ĝia sintakso, kiu similas al la japana kaj vjetnama lingvoj. La korea lingvo estis influita de la ĉina lingvo en la formo de koreaj vortoj. Indiĝenaj koreaj vortoj konsistigas proksimume 35% de la korea vortostoko, dum ĉirkaŭ 60% devenas de ĉinaj vortoj. La restantaj 5% venis kiel pruntvortoj el aliaj lingvoj, 90% el kiuj estas el la angla.

La koreaj nomoj por la lingvo estas bazitaj sur la nomoj por Koreio uzataj en Nord-Koreio kaj Sud-Koreio.

En Nord-Koreio kaj Yanbian en Ĉinio, oni plejofte nomas la lingvon Chosŏnmal (조선말; kun Hanja: 朝鮮말), aŭ pli formale, Chosŏnŏ (조선어; 朝鮮語).

En la Respubliko de Koreio (Sud-Koreio), oni nomas la lingvon Hangungmal (한국말; 韓國말), aŭ pli formale, Hangugeo (한국어; 韓國語) aŭ Gugeo (국어; 國語; laŭvorte "nacia lingvo"). estas foje familiare nomita Urimal ("nia lingvo"; 우리말 en unu vorto en Sud-Koreio, 우리 말 kun spaco en Nord-Koreio).

Aliflanke, koredevenaj homoj en la eksa Sovetunio, kiuj nomas sin Koryo-saram (ankaŭ Goryeoin [고려인; 高麗人; laŭvorte, "Goryeo-uloj"]) nomas la lingvon Goryeomal (고려말; 高麗말).

Klasifiko

[redakti | redakti fonton]

La klasifiko de la moderna korea lingvo estas necerta, kaj pro la manko de iu ĝenerale akceptita teorio, oni foje priparolas ĝin konservative kiel lingvo izolita.

Ekde la eldoniĝo de la artikolo de Ramstedt en 1926, multaj lingvistoj subtenas la hipotezon, ke oni povas klasifiki la korean altaja lingvo, aŭ parenco de protoaltaja. Korea similas altajajn lingvojn laŭ manko de specifaj gramatikaj elementoj, interalie nombro, sekso, artikoloj, fuzea morfologio, voĉo, kaj relativaj pronomoj (Kim Namkil). Korea similas al iuj lingvoj de la norda turka grupo, nome Sakha (Yakut). Vinokurova, scienculo de la sakha lingvo, notis, ke kiel en la korea, kaj malkiel en aliaj turkaj lingvoj aŭ diversaj aliaj lingvoj, adverboj en Sakha devenas de verboj pere de devena morfologio; tamen, ŝi ne sugestis, ke tio implicas iun rilaton inter la du lingvoj.[2]

Oni ankaŭ konsideras ke probable la korea rilatas iel al japana, ĉar la du lingvoj havas similan gramatikan strukturon. Oni postulis genetikajn interrilatojn kaj rekte kaj nerekte, tiu ĉi lasta aŭ tra la lokiĝo de ambaŭ lingvoj en la altaja familio, aŭ de argumentoj por interrilato inter japana lingvo kaj la bujeaj lingvoj de Gogurjeo kaj Baekje (vidu malsupre); la proponita Baekje-interrilato estas subtenata de fonologiaj similecoj kiel la ĝenerala manko de konsonantofinaj silaboj, kaj de parencaj vortoj ekzemple Baekje mir, japana mi- "tri". Cetere, ekzistas konataj kulturaj ligoj inter Baekje kaj Japanio; historiaj dokumentoj montras, ke, krom ludi grandan rolon en la fondo kaj kresko de Yamato Japanio, granda parto de la superaj klasoj de Baekje, kaj ankaŭ la metiistoj kaj negocistoj, fuĝis al Japanio kiam la reĝlando falis (kiun konfirmis Japana Imperiestro Akihito en parolado okaze de lia 68a naskiĝtago).[3]

Aliaj argumentas, tamen, ke tiuj lingvoj similas ne pro iu genetika interrilato, sed pro ia lingvokuniĝa efiko. Iru al orientaziaj lingvoj por morfologiaj trajtoj komunaj inter lingvoj de la lingvokuniĝa regiono Orienta Azio, kaj al Klasifiko de la Japana lingvo por pluaj detaloj pri la ebla interrilato.[4][5]

Oni ĝenerale supozas ke la moderna korea pli proksime rilatas al lingvoj de Samhan kaj Silla ol al la Bujeaj lingvoj. Multaj koreaj scienculoj kredas ke ili estis reciproke kompreneblaj, kaj la komuna bazo de tio, kio en la Gorjea periodo estis kunigota fariĝi Meza Korea (la lingvo antaŭ la ŝanĝoj kiujn alportis la sepjara milito) kaj finfine moderna korea. La dialekto de la Jeju-regiono konservis iujn arkaikajn trajtojn, kiuj ankaŭ troviĝas en meza korea, kies arae a estas retenita en la dialekto kiel aparta vokalo.

Ekzistas ankaŭ marĝenaj teorioj kiuj proponas diversajn aliajn interrilatojn; ekzemple, kelkaj lingvistoj, ekzemple Homero B. Hulbert ankaŭ provis rilati korean al la dravidaj lingvoj pro la simila sintakso.

Dialektoj

[redakti | redakti fonton]

Koreio havas kelkajn dialektojn (koree mal [laŭvorte "parolado"], saturi, aŭ bang-eon). La normolingvo (pyojuneo aŭ pyojunmal) de Sud-Koreio estas bazita sur la dialekto de la regiono ĉirkaŭ Seulo, kaj la normo por Nord-Koreio estas bazita sur la dialekto parolata ĉirkaŭ P'yŏngyang. Tiuj dialektoj estas similaj, kaj ĉiuj estas efektive reciproke kompreneblaj, eble krom la dialekto de Jeju-Insulo (vidu je ''Jeju''-Dialekto). Iuj koreaj lingvistoj klasifikas la dialekton parolatan en Jeju kiel alian lingvon. Unu el la plej rimarkindaj diferencoj inter dialektoj estas la uzo de emfazo: Parolantoj de la Seula dialekto uzas emfazon nur iomete, kaj la norma sudkorea havas tre platan intonacion; aliflanke, parolantoj de la Gyeongsang-dialekto havas tre klaran intonacion.

Estas ankaŭ notinde, ke estas signifaj indicoj por historio de vasta dialekta ebenigo, aŭ eĉ konverĝa evoluado aŭ intermiksado de du aŭ pli originale apartaj lingvoj, ene de la Korea lingvo kaj ĝiaj dialektoj. Multaj koreaj dialektoj havas bazan vortstokon, kiu etimologie diferencas de la vortstoko de identa signifo en Normo Korea aŭ aliaj dialektoj, ekzemple suda-Jeolla-dialekto /kur/ kontraŭ en norma korea 입 /ip/ "buŝo" aŭ Gyeongsang-dialekto /ʨʌŋ.gu.ʥi/ kontraŭ en norma korea /puːʨʰu/ "ajla ŝenoprazo." Tio sugestas ke la korea duoninsulo eble iam estis lingve multe pli diversa ol nuntempe.[citaĵo bezonata]. Vidu ankaŭ la hipotezon pri bujeaj lingvoj.

Ekzistas treege intima rilato inter la dialektoj de la korea kaj la regionoj de Koreio, ĉar la limojn de ambaŭ regas la montoj kaj maroj. Jen listo de tradiciaj nomoj de dialektoj kaj lokoj:

Norma lingvo Parolata en
Norma lingvo de Sud-Koreio Seulo, Inĉon, Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio)
Norma lingvo de Nord-Koreio Pyongyang, Pyeonganbuk-do, Pyeongannam-do, Ĉagang (Nord-Koreio)
Regiona dialekto Parolata en
Dialekto de Gyeonggi-do Gyeonggi-do regiono (Sud-Koreio)
Dialekto de Chungcheong-do Deĝon, Chungcheongbuk-do, Chungcheongnam-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Gangwon-do Kangŭon (Nord-Koreio), Gangŭon (Sud-Koreio)
Dialekto de Gyeongsang-do Pusano, Taeguo, Ulsan, Gyeongsangbuk-do, Gyeongsangnam-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Hamgyeong-do Rason, Nord-Hamgjong, Sud-Hamgjong, Rjanggang (Nord-Koreio)
Dialekto de Hwanghae-do Nord-Hŭanghae, Sud-Hŭanghae (Nord-Koreio)
Dialekto de Jeju-do Jeju-do (Sud-Koreio)
Dialekto de Jeolla-do Gŭangĝu, Jeollabuk-do, Jeollanam-do (Sud-Koreio)

Fonologio

[redakti | redakti fonton]
La Koreaj konsonantoj
Bilabialaj Alveolaraj