Kompas
| Kompas | ||
|---|---|---|
| gazeto organizaĵo pri kontrolado de vereco retejo | ||
| Komenco | 28-a de junio 1965 vd | |
| Landoj | Indonezio vd | |
| Sidejo | Pal Merah | |
| Fondintoj | P. K. Ojong • Jakob Oetama vd | |
| Posedata de | Kompas Gramedia vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Kompas (signifante Kompaso) estas indonezia ĉiutaga gazeto, unu el la ĉefaj ĉiutagaj gazetoj en la lando. Ĝi estis fondita en 1965.
La gazeto estas publikigita fare de PT Kompas Media Nusantara, dividaĵo de Kompas Gramedia Group. Ĝia ĉefsidejo situas ĉe Kompas Multimedia Tower, Tanah Abang, Centra Ĝakarto. [1]
Laŭ la publikaĵo Amaskomunikilaro, Kulturo kaj Politiko en Indonezio, ĝi estas la plej prestiĝa gazeto en Indonezio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis fondita en 1965 de ĉinaj kaj javaj ĵurnalistoj. Komence, la gazeto vendis nur 5 000 ekzemplerojn. La gazeto komence nomiĝis Bentara Rakyat, sed laŭ sugesto de prezidanto Soekarno, la nomo estis ŝanĝita al Kompas.
Dum la unuaj kelkaj monatoj, "Kompas" estis eldonita unufoje semajne, poste kvarfoje semajne. Du jarojn poste, en 1967, ĝi fariĝis plenkreska nacia ĉiutaga gazeto. Ĝia eldonkvanto atingis 30 650 ekzemplerojn. En 1969, la gazeto fariĝis la gvidanto en la indonezia gazetara merkato. En 1970, la eldonejo malfermis sian unuan librovendejon. En 1973, ĝia unua mem-eldonita libro estis eldonita: Karmila de Marga T., kiu estis amplekse publikigita en "Kompas".
Nuntempe, Kompas estas la plej populara ĉiutaga gazeto en la lando kaj formas parton de la amaskomunikila kompanio Kompas Gramedia, kiu ankaŭ eldonas librojn kaj aliajn regionajn revuojn kaj gazetojn.
En 1995, rilata informservo estis establita – Kompas Online. Komence, ĝi funkciis kiel kompas.co.id, sed en 1996 la retejo estis lanĉita sub la nova domajno kompas.com. [2]
En majo 2018, la portalo Kompas.com estis la oka plej populara retejo en la lando (laŭ datumoj de Alexa Internet ). [3]
Laŭ datumoj de 2013, la ĉiutaga eldonkvanto de la revuo estas 530 000 ekzempleroj. [4]
Regionaj sekcioj
[redakti | redakti fonton]La unua regiona sekcio publikigita de la ĉiutaga gazeto estis por Orienta Javo en 2003. Sekvis Centra Javo, Jogjakarto, Okcidenta Javo kaj du pliaj regionaj sekcioj en Sumatro. Tamen, en januaro 2011, la gazeto fermis regionajn sekciojn kaj revenis al unuforma nacia eldono. Neniu klara kialo estis donita por tio. [5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kompas Media Kit 2014. Kompas. Arkivita el la originalo je 30 June 2014. Alirita 29 October 2015 .
- ↑ VIK - Kompas.com, Transformasi Digital Kompas.
- ↑ Kompas is the first daily newspaper in Asia on the iPad. Arkivita el la originalo je 20 May 2012. Alirita 8 May 2013 .
- ↑ Nama Kompas Pemberian Bung Karno. Arkivita el la originalo je 3 October 2013. Alirita 8 May 2013 .
- ↑ "Kompas Closes Down Regional Sections", The Indonesia Today. Arkivigite je 2011-01-07 per la retarkivo Wayback Machine

