Saltu al enhavo

Journey Escape

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Journey Escape

Disvolvo Data Age
Eldoninto Data Age
Dezajnisto J. Ray Dettling[1]
Dato de lanĉo NA: 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Agada
Ludomaniero Unuludanta
v • d • r

Journey Escape estas agada videoludo evoluigita de Data Age en San-Joseo (Kalifornio) por la videoludilo Atari 2600 kaj publikigita en 1982.[2] Ĝi ĉefroligas la rokbandon Journey, unu el la plej popularaj tiutempaj grupoj, kaj baziĝas sur ties albumo Escape.[3]

El la manlibro de la ludo:[4]

Vi estas survoje kun Journey, unu el la plej popularaj rokgrupoj de la mondo. Spektaklo ĵus finiĝis. Nun estas via tasko gvidi ĉiun membron de Journey preter hordoj da Amo-Frenezaj Fanoj, Ruzaj Fotistoj, kaj Suspektaspektaj Promotistoj al la sekureco de la Fuĝ-Veturilo ĝustatempe por la sekva koncerto. Via potenca manaĝero kaj lojalaj vojaĝhelpantoj estas tie por helpi, sed la fuĝo dependas de vi !

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto devas konduki la bandanojn al ilia "skaraba fuĝ-veturilo" (kiel prezentita sur la kovrilo) kaj protekti la koncertan monon kontraŭ ĉiuj malamikoj.[5][6] Helpas la ludanton vojaĝhelpantoj (roadies), kiuj donas mallongajn periodojn de imuneco kontraŭ obstakloj, kaj La Manaĝero, kiu ebligas la ludanton moviĝi al la Skarabo tute senbara.[7] La ekrano rulumas vertikale senĉese, kvankam la rapido estas regulebla. La ludanto moviĝas flanken por eviti la menciitajn obstaklojn.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ (July 1983) “A Game To Beat The Band...”, Electronic Fun with Computer & Games 1 (9), p. 83–85, 96.
  2. ↑ Journey Escape For The Atari 2600 On MTV!. Pop Culture Retrorama (24 February 2020). Alirita 18 May 2020 .
  3. ↑ You won't want to 'Escape' from Black Jacket Symphony's Journey concert. Montgomery Adviser. Alirita 18 May 2020 .
  4. ↑ Journey Escape for the Atari 2600. Alirita 18 May 2020 .
  5. ↑ Journey Dorce : The Record : NPR. NPR. Alirita 18 May 2020 .
  6. ↑ . Joystick division! 10 bizarre band video games. BBC Music (18 August 2017). Alirita 18 May 2020 .
  7. ↑ . Virtually Overlooked: Journey Escape. Alirita 18 May 2020 .
  8. ↑ AtariAge - Atari 2600 Manuals (HTML) - Journey Escape (Data Age). Atari Age. Alirita 18 May 2020 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]