Florian Lipowitz
Aspekto
| Florian Lipowitz | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de septembro 2000 (26-jaraĝa) en Laichingen |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Philipp Lipowitz (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | biciklisto |
Florian Lipowitz estas germana profesia biciklisto. Li naskiĝis la 21-an de septembro 2000 en Laichingen, Baden-Virtembergo, Germanio, do momente estas 26-jaraĝa. En 2025 li atingis la trian pozicion en la renoma biciklista konkurso Tour de France.
Lia nur je unu jaro pli aĝa frato Philipp Lipowitz cetere estas sukcesa biatleto, kaj origine en adoleska aĝo Florian ankaŭ konkuris en la vintra sporto biatlono, ĝis kiam li ŝanĝis sian intereson kaj ekspecialiĝis pri sporta konkura biciklado.

