Saltu al enhavo

Bobby Sands

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobby Sands
Persona informo
Bobby Sands
Naskonomo Roibeard Gearóid Ó Seachnasaigh
Naskiĝo 9-an de marto 1954 (1954-03-09)
en Rathcoole
Morto 5-an de majo 1981 (1981-05-05) (27-jaraĝa)
en HM Prison Maze
Mortis pro sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per inanicio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Milltown Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla • irlanda vd
Ŝtataneco Irlando
Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Anti H-Block (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Bernadette Sands McKevitt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto • Karosseriebauer • animaciisto • aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj The Diary of Bobby Sands vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Robert Gerard SANDS (en irlanda: Roibeárd Gearóid Ó Seachnasaigh; 9a de marto 1954 - 5a de majo 1981), konata populare kiel Bobby Sands, naskiĝinta en Norda Irlando, estis membro de la Provizora irlanda respublika armeo kaj brita parlamentano, mortinta dum malsatstriko en 1981 en la prizono de Maze (konata ankaŭ kiel Long Kesh).

Li estis la ĉefa gvidanto de la IRA dum la malsatstriko, en kiu irlandaj respublikanoj protestis kontraŭ la nuligo de la tiel nomata "Speciala Kategorio" (simila al la statuso de militkaptito) por membroj de irlandaj naciismaj duonmilitistaj organizaĵoj. Dum la striko, Sands estis elektita al la Brita Parlamento. Lia morto kaŭzis grandan enfluon de novaj rekrutoj al la IRA kaj renoviĝon de la duonmilitista agado de la organizaĵo. La striko altiris tutmondan amaskomunikan atenton al la Nordirlanda konflikto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En 1972, la jaro kun la plej granda nombro da mortintoj dum "la Problemoj", Sands decidis aliĝi al la IRA. En oktobro de tiu sama jaro, li estis arestita pro posedo de pafiloj. En aprilo 1973, li estis kondamnita al kvin jaroj da malliberigo.

Liberigita el malliberejo en 1976, li revenis al la familia hejmo en Okcidenta Belfasto kaj rekomencis siajn agadojn ene de la IRA. Oni akuzis lin pri implikiĝo en la bombatako kontraŭ la firmao Balmoral Furniture Company en Dunmurry en oktobro de tiu jaro, kvankam oni ne kondamnis lin pro manko de pruvoj. Baldaŭ poste, oni akuzis Sands kaj almenaŭ kvin aliajn membrojn de la IRA pri partopreno en interpafado kontraŭ la Reĝa Ulstera Policaro (Royal Ulster Constabulary). Kvankam oni ne povis pruvi lian aktivan partoprenon en la okazaĵo, dum la proceso oni kondamnis Sands pro posedo de pafiloj al 14 jaroj en la malliberejo Maze (aŭ HM Prison Maze), ankaŭ konata kiel Long Kesh.

Dum sia mallibero, Sands dediĉis sin al verkado, okupiĝante kaj pri ĵurnalismo kaj pri poezio. Fine de 1980, Sands estis elektita komandanto de la malliberigitaj membroj de la IRA en Long Kesh; li anstataŭigis Brendan Hughes, kiu tiutempe partoprenis la unuan fastostrikon post la tiel nomata "protesto de kovriloj". Diversaj protestoj sekvis kaj fastostrikoj. Finfine Bobby Sands mortis en la prizona hospitalo post 66 tagoj de fastostriko, en la aĝo de 27 jaroj.

La morto de Sands estigis tumultojn en la plej naciismaj areoj de Nord-Irlando. Proksimume 100 000 homoj viciĝis laŭlonge de la funebra procesio por Sands, kiu estis entombigita en la "Nova Respublikana Fako", kie ripozis la restaĵoj de 76 aliaj respublikanoj.

Ĉi tiuj eventoj estas kinigitaj en la irlanda plenlonga filmo Some Mother's Son (1996), reĝisorita de Terry George kaj havanta en la ĉefroloj Helen Mirren, Fionnula Flanagan kaj Aidan Gillen, dum John Lynch roligas Sands. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn kaj gajnis premiojn ĉe kinfestivaloj en Angers, Cannes kaj San Sebastián, kaj ankaŭ ĉe la Eŭropaj Filmpremioj. Li estas ankaŭ prezentita en la plenlonga filmo Hunger (2008) de Steve McQueen, ludata de Michael Fassbender.

En 1983, la ĉilia poetino Carmen Berenguer eldonis la libron Bobby Sands desfallece en el muro pri lia figuro.