Antonio Manetti
| Antonio Manetti | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 6-an de julio 1423 en Florenco | |
| Morto | 26-an de majo 1497 (73-jaraĝa) en Florenco | |
| Lingvoj | itala vd | |
| Ŝtataneco | Respubliko Florenco | |
| Alma mater | nekonata valoro | |
| Familio | ||
| Patro | nekonata valoro | |
| Patrino | nekonata valoro | |
| Profesio | ||
| Okupo | arkitekto • arthistoriisto • matematikisto • verkisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |


Antonio di Tuccio MANETTI (naskiĝis la 6-an de julio 1423 en Florenco - mortis la 26-an de majo 1497 samloke) estis itala matematikisto kaj arkitekto el Florenco.[1] Li estas precipe konata pro siaj esploroj pri la loko, formo kaj grandeco de la Infero de Danto. Kvankam Manetti mem neniam publikigis sian esploradon pri la temo, la plej fruaj renesancaj florentinaj redaktistoj de la poemo, Cristoforo Landino kaj Girolamo Benivieni, raportis la rezultojn de lia esplorado en siaj respektivaj eldonoj de la Dia Komedio. Manetti ankaŭ famas pro sia novelo, "La Dika Lignaĵisto", kiu rakontas kruelan ŝercon elpensitan de Brunelleschi. [2] Krome, lia supozebla aŭtoreco de la biografio de Filippo Brunelleschi estis vaste diskutita kaj analizita. [3] Manetti estis plie membro de la Arte di Por Santa Maria [4] (ankaŭ konata kiel Arte della Seta), unu el la sep Arti Maggiori gildoj de Florenco.
Naskita en familio de silkkomercistoj, Manetti ne nur ricevis bonegan edukadon sed ankaŭ havis abundan liberan tempon, en kiu li povis kultivi siajn multajn interesojn, kiuj inkluzivis matematikon, geometrion, astronomion kaj filozofion. [3]
Galerio
[redakti | redakti fonton]- La Dia Komedio de Danto laŭ Antonio Manneti
- Ĉio reduktita al unu plano, 1506
- La ĉambro de infero, 1506
- Skema superrigardo de infero, 1506
- La unuaj kvin cirkloj, 1506
- La sesa kaj sepa cirkloj, 1506
- La kaverno de Geriono, 1506
- La tombo de Lucifero, 1506
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Koch, Max. (1889) Zeitschrift Für Vergleichende Litteraturgeschichte ... (germane). A. Haack.
- ↑ Antonio Manetti. (1991) Robert L. Martone & Valerie Martone: The Fat Woodworker. Italica Press, p. 88. ISBN 978-0-934977-23-4.
- 1 2 Manetti, Antonio di Tuccio. (1970) Howard Saalman: The Life of Brunelleschi. Penn State University Press. ISBN 0271000759.
- ↑ (1984) “The Parte Guelfa Palace, Brunelleschi and Antonio Manetti”, The Burlington Magazine 126 (977), p. 494–501.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Gubbio Studiolo kaj ĝia konservado, volumoj 1 & 2, el La Metropola Muzeo de Arto-Bibliotekoj (plene havebla interrete kiel PDF), kiu enhavas materialon pri Antonio Manetti (vidu indekson)
- Pliajn informojn pri la Dia Komedio de Danto far Manetti oni povas trovi en la verko de Universitato Cornell: Persuasive Cartography: The PJ Mode Collection.

